Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Estus mi torento...

Estus mi torento,
rivereto monta,
sur abrupta vojo
rokojn trafluonta,
sed nur, se la amatino
estus fiŝo eta,
gaje naĝus, banus sin en
mia ond' ŝaŭmĵeta.

Estus mi arbaro,
arhareg' sovaĝa,
lukta kontraŭ ŝtormoj
en batal' kuraĝa,
sed nur, se la amatino
estus birdo eta,
nestus en mi, trilus inter
la branĉar' densreta.

Estus mi ruino
sur rokmonto kruta,
ne afliktus min la
detruiĝo muta,
sed nur, se la amatino,
nun hedero verda,
ame plektus brakojn siajn
ĉirkaŭ l' frunt' dezerta.

Estus mi kabano
en la val' profunda,
kies pajl-tegmenton
pluvo batas vunda,
sed nur, se la amatino
estus fajr' afabla,
flagrus en mi malrapide,
sed kun varm' agrabla.

Estus mi nubfranĝo,
griza flagĉifono,
lace ŝveba super
kruda regiono,
sed nur, se la amatino,
vesper-ruĝ' korala,
hele brilus ĉirkaŭ mia
frunto triste pala.